[ Pobierz całość w formacie PDF ]
.Nu, ĝuste per tiaj emocioj la poetoj satigaskaj distras nin.La plej alta parto de nia naturo neniam estis sufiĉeedukita pri tio per racia argumento aŭ per la moroj.Do kiam ĝi vidasla suferon de alia persono, ĝi tute ne hontas laŭdi kaj kompati tieslamentadon.Ĝi kredas gustumi plezuron kaj ĝi ne volus perdi tiunplezuron kondamnante la tutan poemon.Ĉar mi kredas ke ne multajpersonoj konscias ke ili neeviteble sorbas kion esprimas aliaj personoj.Se oni nutras grandan kompaton pro alies suferoj, estas malfacile nesenti kompaton al si mem pro propraj suferoj.”“Tute vere,” li diris.“Ĉu vi konsentas, ke estas same pri ridado? Ĉar se en komeDio, aŭordinara vivo, vi aŭdas ŝercon, vi ĝuegas ĝin anstataŭ malaprobi ĝinkvankam vi mem hontus esti simile ridinda.Do vi agas precize kiel prilamentado, ĉar vi racie detenas vin kiam vi volas fari ion ridindan,292Parto Dek607timante ŝajni malrafinita.Sed en teatro vi permesas ĝin kaj ĉar ĝigajigas vin tie, ofte senscie vi fariĝas ia komikulo en via hejmo.”“Tio ja vere okazas,” li diris.“Kaj estas same rilate al la influo de poezio kiam erotiko aŭ koleroaŭ malĝojo aŭ plezuro aŭ iu ajn alia emocio akompanas ĉiun nianagon.Ĝi akvumas kreskantan emocion kiu devus velki kaj tiel farasĝin nia mastro kvankam ni mem devus esti ĝia mastro por esti plibonaj kaj pli malmizeraj anstataŭ pli malbonaj kaj pli mizeraj.”“Mi ne scias alimaniere nomi la efekton,” li diris.“Do, Glaŭkono,” mi diris, “kiam vi renkontas personojn kiuj gloras607Homeron kaj diras ke li estas la ĉefedukisto de Grekio rilate alsociordo kaj instruo pri homa agado kaj ke pro tio ni devus akcepti linkaj lerni de li kaj konformigi nian tutan vivon al liaj instruoj, niamikiĝu kun ili kaj akceptu ke ili estas kiel eble plej bonvolaj kaj nikonsentu kun ili ke Homero estas la plej eminenta poeto kaj havas launuan lokon inter tragediverkistoj.Sed ni scias ke nur himnoj al Diojkaj poezio laŭdanta bonajn personojn estas permeseblaj en la civito.Se vi akceptos plezurigan Muzon vestitan per melodio aŭ eposo, larezulto estos ke anstataŭ leĝoj kaj racio de ĉiam akceptita kiel plejbona, plezuro kaj malplezuro regos en la civito.”“Tio estas plene vera,” li diris.“Ni defendos nin,” mi daŭrigis, “kiam oni memorigos al ni nianopinion pri poezio ke ni prave neglektis ĝin tiam en la civito ĉar tiaestas ĝia karaktero.Ni plu diru, por ke oni ne akuzu nin pri krudaneciviliziteco ke jam delonge estas kverelado inter filozofio kaj poezio,kiel atestas maksimoj kiaj ‘la hundino pervoĉe minacanta sianmastron’, kaj ‘eksperto pri sensenca parolado’, kaj ‘la plej lertajpensantoj tamen malriĉas’ kaj senfina nombro da proverbojesprimantaj la tradician antagonismon.Tamen ni diros ke se iu povospruvi per argumento ke plezurigaj poezio kaj imitado bezonas ekzistien bone regata civito, ni fervore akceptos ilin, ĉar ili ĉarmas ankaŭ alni.Sed estus malpie forlasi kion ni opinias vera.Ankaŭ vi, amiko,sendube konas tiun ĉarmon, precipe dum vi sentas ĝin per la vortoj deHomero.”“Certe.”“Estas do dezirinde ke poezio revenu, se ĝi povas defendi siajnmelodion kaj ritmon.”“Tute certe.”293608Parto Dek“Ni permesu ke ĝi havu ĉampionojn, personojn kiuj mem ne estaspoetoj sed kiuj amas poezion.Ili pledu por ĝi en prozo, montrante keĝi estas ne nur plaĉa sed ankaŭ utila por la socio kaj por la homa vivo.Ĉar ni ja profitos se ĝi montriĝos ne nur plaĉa sed ankaŭ utila.”“Kiel ni povus ne profiti?” li diris.608“Kaj, mia kara amiko, se ili ne pruvos tion, ni agos simile alerotikemuloj kiuj konsciiĝas ke erotiko estas malutila al ili kaj sekveili detenas sin de ĝi, eĉ se ili devos esti anime vere fortaj.Ankaŭ nihavas similan amon al tia poezio, amo instruita al ni pere de la edukasistemo de niaj belaj socioj.Ni tre volonte trovos ke ĝi estas ne nur plejbona sed ankaŭ plej vera.Sed ĝis oni sukcese defendos ĝin, dum niaŭskultos ĝin ni recitos al ni ĉi tiun argumenton kvazaŭ sorĉkantonpor malebligi ke ni refalu en la infanecan amon al poezio kiun havasla publiko.Ni komprenos ke oni devas ne dediĉi sin serioze al tiapoezio pro konvinko ke ĝi konigas la veron.Ni avertos ĝianaŭskultanton pri ĝia timenda influo sur la spirito kaj ke nia konkludopri poezio devos esti leĝo.”“Mi nepre konsentas,” li diris
[ Pobierz całość w formacie PDF ]